Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Agadplano pri ekologia protekto
de riverfontoj en Tibeto

Antaǔ nelonge la Mediprotekta Administracio de Tibeto ellaboris “Agadplanon pri ekologia protekto de riverfontoj en Tibeto” por ke riverakvo en Tibeto estu abunda por eterne.

Estas ja malrapida la flu-rapideco de la materioj kaj energioj interne de la ekologia sistemo utilaj por akvokonservado en Tibeto kaj estas malforta ilia kapablo kontraǔ malhelpo, kio faris la tiean ekologian medion malforta. Pro la klimata ŝanĝiĝo kaj homaj aktivadoj, ĉe la akvofontoj la glaciriveroj retiriĝas, stepoj regresas, marĉoj malkreskas, kampoj dezertiĝas kaj grund-erozio serioziĝas. Ĉio ĉi tio rimarkinde mallevis la kapablon de akvokonservado kaj ekologia reguligo de la akvofontoj. Laǔ la “Programo pri protekto de la ekologia medio de Ĉinio” kaj postulo de la popola registaro de la aǔtonoma regiono, observante la principon pliigi la ekologian protektadon, restaǔri la kapablon de la riverfontoj kaj grundo-protektado kaj garantii la daǔran utiligon de la riĉfontoj kaj la ekologian sekurecon, Tibeto komence de la kuranta jaro metis protektadon de la riverfontoj en la tagordon de gravaj aferoj, ellaboris “Agadplanon pri ekologia protekto de la riverfontoj en Tibeto” kaj decidis protektadon de la kapablo de akvokonservado de la akvofontoj de gravaj lagoj kaj modernaj glaciriveroj.

La “Agadplano pri ekologia protekto de riverfontoj en Tibeto” ampleksas projekton pri protekto kaj restaǔro de la flaǔro ĉe Yarlung Zangbo kaj aliaj tri riveroj, stepo ĉe la fonto de Nujiang-rivero kaj stepo de la norda Tibeto kaj protekto de diverseco de la vegetaĵoj en iuj lokoj de Tibeto.