Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao faris paroladon en APEK

La dua kunveno de la 12-a neoficiala konferenco de la gvidantoj de APEK okazis la 21-an de novembro en Santiago, ĉefurbo de Ĉilio. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon, prezentante la starpunkton de la ĉina registaro pri la kunlaboro de la Azi-Pacifika Regiono kaj orientado de la disvolviĝo de APEK.

Li diris, ke nun la ĝenerala internacia situacio tendencas al mildiĝo. Paco, disvolviĝo, dialogo kaj kunlaboro estas komuna deziro de la popoloj de tiu regiono, tamen la mondo ankoraŭ ne troviĝas en kompleta paco. Ĝenerale, la internacia socio devas fari multon por realigi la mondpacon kaj komunan disvolviĝon.

Hu diris, ke pro manko de riĉfontoj kaj media problemo de la Azi-Pacifika Regiono en la pasinta jaro, oni havas pezan taskon de makroskopa ekonomia kaj struktura reguligado kaj grandan problemon pri minaco de netradicia sekureco. Por batali kontraŭ la defioj oni bezonas kolektivan agadon kaj tial preferas kunlaboron por kuna profito. Oni devas firme kapti la ŝancon, akcepti la defion, koni disvolviĝon de la aferoj en ilia komenco, sin prepari antaŭ apero de la malfaciloj, kune diskuti pri la plano por ekonomia disvolviĝo de la Azi-Pacifika Regiono kaj kune krei novan situacion por regiona kunlaboro. Hu proponis, ke oni alprenu efikajn rimedojn por daŭrigi la ekonomian disvolviĝon de la tuta mondo kaj la Azi-Paficika Regiono, profundigi kunlaboron por kuna profito, konstrui grandan familion de tiu regiono, intensigi la kontraŭterorisman kunlaboron kaj krei pacan kaj stabilan regionan medion.

Hu diris, ke Ĉinio estas membro de la granda familio de la Azi-pacifika Regiono kaj firma subtenanto de la mondpaco, kuna disvolviĝo kaj internacia kunlaboro. Ĉinio iras la vojon por paca disvolvado kaj volas komunan prosperon kun aliaj membroj de la Azi-Pacifika Regiono. Post fermiĝo de la kunveno en la 21-a de novembro publikiĝos deklaro de la 12-a neoficiala konferenco de la gvidantoj de APEK.

Dum la konferenco prezidanto Hu intervidiĝis kun usona prezidanto Bush, rusa prezidanto Putin kaj aliaj respektive. Hu diskutis kun ili pri la internaciaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn.