Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Junichiro Koizumi

Vespere de la 21-a de novembro, ĉina prezidanto Hu Jintao, kiu ĉeestis la 12-an neoficialan konferencon de la gvidantoj de APEK, intervidiĝis kun Junichiro Koizumi, ĉefministro de Japanio, en la hotelo de Santiago, kie li loĝis.

Hu diris, ke en la pasintaj 32 jaroj post normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, la rilatoj inter la du landoj rapide disvolviĝis kaj akiris rimarkindan progreson en kunlaboro sur diversaj kampoj. Oni devas atribui la hodiaŭajn sukcesojn al la senlaca penado de la antaŭaj gvidantoj, registaroj kaj malproksimvidaj personoj de la du landoj, alte taksi kaj zorgeme defendi tiun bonan situacion.

Hu montris la gvidan opinion por sana kaj stabila disvolviĝo de la dulandaj interrilatoj, t.e. la du landoj devas strikte observi la principojn difinitajn de la tri politikaj dokumentoj, firme teni la principon “lerni lecionojn el la historio por la estonteco”, turni la atenton ĉefe al la estonteco kaj la ĝenerala situacio, intensigi interŝanĝon kaj profundigi kunlaboron, pliigi interkonsiliĝon kaj kunlaboron en solvo de la regionaj kaj internaciaj problemoj, intimigi la kulturan, edukan kaj gejunulan interŝanĝon de la du landoj kaj intensigi kunlaboron sur kampo de energioj, mediprotektado kaj aliaj kun profundigo de la ekonomi-komerca kunlaboro de la du landoj.

Hu emfazis, ke por disvolviĝo de la ĉina-japanaj interrilatoj oni ne povas nek devas preteratenti la historiajn problemojn. Nur ĝuste traktante la historion, oni povas ŝanĝi la historian ŝarĝon en movforton por progresi antaŭen. Nun la ĉefa problemo por malhelpi la politikajn interrrilatojn inter la du landoj estas vizito de japanaj gvidantoj al la Sanktejo de Naciaj Martiroj kaj Ĉinio deziras, ke Japanio bone traktu tiun problemon. Ju pli longa restos tiu problemo, des pli forta estos ŝoko al la sento de la ĉina kaj alilandaj agresitaj popoloj kaj des pli granda estos malutilo al plibonigo kaj disvolvo de la dulandaj interrilatoj.

Hu pritraktis ankaŭ la principan starpunkton de la ĉina registaro pri Taiwan-problemo. Li ĝojis, ke la japana registaro plurfoje asertis sian politikon pri unu Ĉinio, kaj ĝi ne subtenas sendependiĝon de Taiwan. Li diris, ke defendi la pacon kaj stabilecon en la regiono de Taiwan-markolo, Azio kaj Pacifiko havas gravan signifon por stabila disvolviĝo de la ĉina-japanaj interrilatoj.

Junichiro Koizumi diris, ke li plurfoje diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio ne estas minaco sed favora ŝanco, kion akceptis pli kaj pli multe da homoj. Li deziris, ke Ĉinio daŭre disvolviĝu laŭ nuna maniero, kio utilas ne nur al Japanio, sed ankaŭ al la tuta mondo. Japanio alte taksas la japana-ĉinajn interrilatojn kaj deziras intensigi la kunlaboron de la du landoj sur ĉiuj kampoj.

Junichiro Koizumi diris, ke li alte taksas la historiajn lecionojn. Li diris ankaŭ, ke lerni lecionojn el la historio kaj konsideri la dulandajn interrilatojn el la historia starpunkto estas tre grave kaj Japanio ne lanĉos la similan militon. Koncerne viziton al la Sanktejo de Naciaj Martiroj li bone komprenis la starpunkton de la ĉina registaro. Li reasertis, ke la japana registaro observas la principon pri unu Ĉinio kaj ne subtenas sendependiĝon de Taiwan.