Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio havas lun-esploran projekton

La Ĉina Scienc-teknika Asocio okazigis sian jarkunvenon en Qionghai, Hainan-provinco, la 22-an de novembro. Ouyang Ziyuan, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la unua sciencisto pri lun-esplora projekto de Ĉinio, kiu ĉeestis la kunvenon, fiere diris: “Nun Ĉinio havas kompletan kosmonaŭtikan projekton kaj kapablas efektivigi la lun-esploran projekton Chang’e.

Laŭ plano, en 2007 lanĉiĝos la lun-esplora satelito Chang’e, projektota kaj farota de Ĉinio.

Ouyang Ziyuan diris, ke Ĉinio planas efektivigi sian planon pri senhoma lun-esplorado en 13 jaroj laŭ 3 etapoj. Fundamente efektiviginte la senhoman esploradon de la luno, Ĉinio decidos sian strategian celon lanĉi homportan kosmoŝipon por esplori la lunon laŭ la tiamaj internaciaj cirkonstancoj kaj sia propra nacia forto kaj efektivigi homan surluniĝon kaj konstrui lunan bazon kune kun aliaj landoj. La sukcesa efektivigo de luna esplorado estos la tria mejloŝtono de ĉinaj sciencistoj post lanĉo de artefarita tersatelito kaj homporta spaconavigado.

Ouyang Ziyuan diris, ke nun Ĉinio kapablas ricevi, trakti kaj malĉifri diversajn datenojn pri lun-esplorado. DFH-3 servos kiel platformo de la lun-esploraj satelitoj kaj la subsistemoj aplikos sukcesan teknikon de aliaj satelitoj. La transporta raketo CZ-3A povas plenumi taskon lanĉi lun-esplorajn satelitojn. Kunlabore kun la kosmonaŭtika monitora reto kun S-frekvenco kaj astronomia mezura reto VLBI de Ĉinio, oni povas plenumi sian unuan taskon de lun-esplorado.