Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio forte oponas, ke Usono refoje akceptis peticion pri limigo al ĉinaj tekstilaĵoj

La 23-an de novembro Chong Quan, proparolanto de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco en Pekino, ke la ĉina registaro forte oponas, ke la usona registaro refoje akceptis peticion pri limigo al ĉinaj tekstilaĵoj. Li diris, ke tio signifas nenion alian ol instigi usonajn tekstilajn rondojn arbitre uzi rimedojn por limigi importon de ĉinaj tekstilaĵoj.

Antaŭ kelkaj tagoj la Usona Komitato por Efektivigo de Tekstilaĵaj Interkonsentoj akceptis peticion de koncerna tekstila establo pri limigo al ĉinaj tekstilaĵoj el fajnaj kotonfadenoj eksportataj al Usono pretekste, ke ili perturbas la merkaton. Tio estas la sepafoja akcepto de la simila peticio fare de la usona registaro kaj ĝis nun la usona registaro jam limigis importokvanton de 4 specoj de tekstilaĵoj de Ĉinio, t.e. trikoŝtofoj, negliĝoj, mamzonoj kaj ŝtrumpoj.

Chong diris, ke koncernaj establoj de Usono intencas limigi la importokvanton de ĉinaj tekstilaĵoj surbaze de nur supozo kaj antaŭjuĝo, sed fakte ili deziras detrui la integriĝon de la tekstilaĵoj kaj plilongigi porciumadon. Trakto de la usona registaro al tia afero malobservis ne nur koncernajn difinojn de la leĝaj dokumentoj pri aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj difinon de Usono pri procedo por efektivigo, sed ankaŭ la principon de MKO pri liberala komercado kaj libereco de tekstilaĵa komercado. Tio serioze malutilas al la ĉinaj entreprenoj, ĝia popolo kaj ilia fido al la internacia merkata medio post aliĝo de Ĉinio al MKO kaj influas la plurflankan komercan sistemon kaj efektivigon de ekvilibro de la rajtoj kaj devoj de Ĉinio en MKO. La ĉinaj tekstilaj rondoj forte oponas kontraŭ Usono pri tiu afero kaj petas, ke la ĉina registaro alprenu taŭgajn rimedojn por protekti iliajn interesojn en MKO.

Li emfazis, ke la tekstilaĵa komercado estas tre sentema kaj grava por Ĉinio kaj Usono. La ĉina registaro deziras, ke la usona registaro bone konu la ekstreman sentemecon kaj negativan influon pri tekstilaĵa komercado, observu la difinojn faritajn ĉe aliĝo de Ĉinio al MKO kaj serioze traktu similajn aferojn. La ĉina registaro rezervas la rajton alpreni aliajn rimedojn kadre de MKO.