Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Por sekureco de trink-akvo de la 300 milionoj
da ĉinaj kamparanoj

Wang Shucheng, ministro de akvaj riĉfontoj de Ĉinio, diris la 28-an de novembro, ke en la periodo de la 11-a Kvinjara Plano Ĉinio solvos la problemojn de hiperfluora, hiperarsena, amara kaj poluita trink-akvo kaj serioza manko de trink-akvo en iuj lokoj de Ĉinio. En 2010 la nombro de ĉinaj kamparanoj, kiuj ne povas ricevi kaj pagi sekuran trink-akvon, reduktiĝos je triono kaj en 2020 la trink-akvo de ĉinaj kamparanoj estos sekura aŭ fundamente sekura kaj tiam la 300 milionoj da ĉinaj kamparanoj havos sekuran trink-akvon.

Wang diris la supre menciitajn vortojn en Guang’an de Sichuan-provinco, kie okazis labor-konferenco pri kampara trink-akvo de Ĉinio. Li diris, ke en la venontaj 5 jaroj la ĉina registaro dediĉos grandan atenton al solvo de la problemoj pri serioze hiperfluora, hiperarsena, hipersala kaj serioze poluita trink-akvo kaj pri serioza manko de trink-akvo kaj post 2010 oni iom post iom solvos aliajn problemojn koncerne la akvan sekurecon.

Por tio la Ministerio de Akvaj Riĉfontoj planas komplete fari sekurigan laboron por trink-akvo en la ĉina kamparo kaj postulas, ke ĉiuj lokoj de Ĉinio laŭ siaj kondiĉoj, bezono kaj eblo tuj ellaboru projekton pri sekurigo de trink-akvo en la kamparo kaj ĝeneralan programon pri sekurigo de trink-akvo en la kamparo. Laŭ la kondiĉoj de siaj akvaj riĉfontoj ili science projektu, racie dispoziciu kaj antaŭ ĉio solvu la problemon pri sekurigo de trink-akvo de la ĉinaj kamparanoj, kiu iagrade influas ilian sanon. Krom konstruado de la projekto de trink-akvo oni devas dediĉi grandan atenton ankaŭ al protekto de akvaj riĉfontoj kaj precipe al prizorgo de ellaso de poluaĵoj proksime al la akvaj riĉfontoj, malpermesi uzi malutilajn kemisterkon kaj insekticidon, malpermesi laŭvolan amasigon de rubo kaj aliaj malutilaj objektoj kaj preventi poluiĝon kaj homan detruadon de la akvaj riĉfontoj.