Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao en la 6-a intervidiĝo de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko

La 29-an de novembro, la 6-a intervidiĝo de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko okazis en Vjentjano, ĉefurbo de Laoso. Antaŭ tio la gvidantoj de tiuj landoj faris koncizan paroladon.

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko larĝigis bazon de la komunaj interesoj de la tri landoj kaj ili devas fari fruktodonajn projektojn por puŝi la kunlaboron sur novan ŝtupon. Ekde 1999, kiam gvidantoj de la tri landoj komencis intervidiĝi, ilia kunlaboro pli kaj pli fortiĝis, kio akcelis kunan disvolviĝon de la tri landoj kaj faris pozitivan kontribuon al la stabileco kaj disvolviĝo de la Nordorienta Azio. Kunlaboro de la tri landoj jam fariĝis grava konsistiga parto de la orient-azia kunlaboro. Kunlaboro de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) kun Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko kaj tiu de ASAN kun Ĉinio strikte ligiĝas kun la kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, kio forte akcelas progreson de la orient-azia kunlaboro kaj havas gravan signifon por la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la Nordorienta Azio kaj eĉ la tuta Orienta Azio.

Li diris, ke la tri landoj devas solidigi la bazon, larĝigi la kampon, riĉigi la enhavon kaj progresigi la kunlaboron kaj entrepreni fruktodonajn kunlaborajn projektojn.

La ĉi-jara intervidiĝo estis prezidata de Japanio laŭ la difinita vico. En la intervidiĝo la ĉeestantoj faris diskuton pri progreso de la kunlaboro de la tri landoj, kunlaboro en la Orienta Azio, regionaj kaj internaciaj problemoj.

Laŭ interkonsento, post la intervidiĝo ĉina ĉefministro Wen Jiabao renkontiĝos kun prezidanto de la Korea Respubliko Roh Moo-hyun kaj japana ĉefministro Junichiro Koizumi respektive kaj ĉeestos konferencon de gvidantoj de la membroj de ASAN kaj Ĉinio kaj tiun de gvidantoj de la membroj de ASAN kaj Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko.