Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao vizitis aidosulojn

Posttagmeze de la 30-a de novembro, antaŭvespere de la 17-a Aidosa Tago de la mondo, ĉina prezidanto Hu Jintao venis en la Pekinan You’an-hospitalon por viziti la tie kuracatajn aidosulojn, kuracistojn, flegistinojn kaj volontulojn laborantajn kontraŭ aidoso.

La nomita hospitalo estas speciala hospitalo kontraŭ kontaĝaj malsanoj, kun kuracejo kaj esplora centro kontraŭ aidoso. En la pasintaj 10 jaroj ĝi faris fruktodonajn laborojn por kuraci aidosulojn kaj infektitojn de aidos-viruso.

Antaŭ ĉio Hu vizitis ekspozicion kontraŭ aidoso en la hospitalo kaj informiĝis pri la tendenco de aidoso-disvastiĝo kaj ĝenerala stato de Ĉinio en tiu laboro. Post tio li venis en malsanulajn ĉambrojn por viziti aidosulojn tie kuracatajn. Li etendis sian manon al aidosuloj kaj detale demandis pri ilia kuracado kaj familia stato. Li emocie diris, ke estas malfeliĉe aidosuliĝi, tamen la partio, registaro kaj tuta socio prizorgas kaj helpas la infektiĝintojn. Li kuraĝigis la malsanulojn pliigi sian fidon venki la malsanon kaj agi akorde kun la hospitalo por kiel eble plej rapide resaniĝi.

Hu postulis, ke la diversnivelaj registaroj firme tenu la principon kontraŭ aidoso: turni sian atenton ĉefe al prevento, kombini la preventon kun kuracado kaj fari sintezan laboron kontraŭ aidoso, popularigi sciojn kontraŭ aidoso en la popolamasoj, proponi civilizacian kaj sanan vivmanieron, senĉese levi la koncepton kaj kapablon de la popolamasoj kontraŭ aidoso kaj efike bremsi ĝian disvastiĝon.

Hu emfazis, ke la tuta socio devas simpatii la aidosulojn, kategorie elimini diskriminacion kaj malintimecon al ili kaj fari efikajn aktivadojn por savi kaj helpi ilin, etendi la manojn por ke ili ĉiuj sentu varmecon de la socialisma familio.