Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Centra Komitato de KPĈ diskutis pri ekonomia disvolviĝo de Ĉinio

La 1-an de decembro la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kunvenis por analizi kaj pridiskuti la ekonomian laboron de Ĉinio por 2005. Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la partio, prezidis la kunvenon.

La kunveno opiniis, ke en 2004 la diversnacia popolo de Ĉinio starigis kaj efektivigis la sciencan koncepton pri disvolviĝo, firme tenis la principon fari la ekonomian konstruadon kiel centron de la laboro, daŭre akcelis reformadon kaj pordmalfermon, intensigis kaj plibonigis la makroskopan reguligon, energie disvolvis agrikulturon kaj precipe grenan produktadon kaj efike bremsis tro rapidan kreskon de la fiksaj investoj kaj kreskon de la nesanaj kaj nestabilaj faktoroj en la ekonomia laboro, plifortigis la malfortajn ĉenerojn kaj pluapaŝe plibonigis la popolan vivon, dank’ al tio la ekonomia konstruado kaj diversaj sociaj aferoj de Ĉinio rikoltis novajn sukcesojn. Ĉio ĉi tio metis firman bazon por ke oni firme kaptu kaj plene utiligu la gravajn strategiajn ŝancojn kaj akcelu la stabilan kaj rapidan ekonomian kreskon.

La kunveno deklaris, ke 2005 estos jaro tre ŝlosila por daŭre firmigi kaj disvolvi la fruktojn de la makroskopa reguligo, kaj teni la bonan tendencon de la ekonomi-socia disvolviĝo. Bone fari la ekonomian laboron en 2005 havos gravegan signifon por plene realigi la planon kaj meti firman bazon por la ekonomi-socia disvolviĝo en la sekvantaj 5 jaroj.

Por bone fari la ekonomian laboron en la venonta jaro antaŭ ĉio oni devas efektivigi la sciencan koncepton pri disvolviĝo sur ĉiuj kampoj kaj en ĉiuj aferoj de la ekonomia laboro. Samtempe kun tio, laŭ disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de sia makroskopa ekonomia situacio kaj postuloj por firmigi la fruktojn de sia makroskopa reguligo, Ĉinio devas praktiki en la venonta jaro firmajn financan kaj monan politikojn, pliigi la harmonian akordiĝon de diversaj rimedoj de la makroskopa reguligo, racie reguligi la totalan kvanton kaj reguligi la strukturon por akceli la stabilan kaj rapidan kreskon de la ekonomia konstruado.

La tuta lando devas pliigi la subtenon al agrikulturo kaj kampara ekonomio, akceli grenan pliproduktadon kaj multigi kamparanan enspezon kaj krom tio ĝi devas serioze fari denovan laborigon kaj socian garantion, pliigi la konsumadon de la loĝantoj, bone defendi la interesojn de la popolamasoj, plenamplekse plani la ekonomi-socian disvolviĝon, akceli la scienc-teknikan kaj edukan progreson, ĝuste trakti la interrilatojn inter reformado kaj disvolvado kaj efike protekti la socian stabilecon.

La kunveno emfazis, ke la ekonomia konstruado de Ĉinio akiris rimarkindajn sukcesojn, tamen la tuta partio devas esti sobra, ke la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio havas urĝe solvendajn malfacilojn kaj defiojn. Nun ankoraŭ ne estas stabila la bazo por grena pliproduktado kaj multigo de kamparana enspezo. La premo de rapida kresko de la investo restas granda. Kaj precipe, la problemoj en la profundaj niveloj malutilaj al la sana ekonomia kresko estas ne solvitaj. La Centra Komitato de KPĈ postulas, ke ĉiuj lokoj kaj ĉiuj departementoj plene efektivigu la sciencan koncepton pri disvolviĝo, perfektigu la politikojn kaj alprenu efikajn rimedojn por serĉi la veron, faru solidajn laborojn, kiel eble plej efike kaj rapide solvu la elstarajn problemojn malutilajn al la sana disvolviĝo de ekonomio por plenampleksa, harmonia kaj sana disvolviĝo de la ekonomia laboro de Ĉinio.