Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Alilandaj vehikloj pri la historia manpremo de Hu Jintao kun aidosuloj

Antaŭ nelonge alilandaj vehikloj raportis, ke ĉina prezidanto Hu Jintao vizitis aidosulojn en You’an-hospitalo de Pekino kaj manpremis ilin, kio montris prizorgon de la ĉina registaro al aidosuloj kaj ĝian firman volon batali kontraŭ aidoso.

ITAR-TASS de Rusio informis la 30-an de novembro, ke ĉina prezidanto Hu Jintao firme manpremis aidosulojn en You’an-hospitalo de Pekino. En 2003 ankaŭ ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis aidosulojn kaj manpremis iun el ili. Ĉinaj gvidantoj tiel kontaktis aidosulojn kaj infektitojn de aidos-viruso, kio fariĝis grava evento. Ili alvokis, ke la publiko ne diskriminaciu aidosulojn, sed simpatiu ilin. Tio estas tre grava. En Ĉinio la nombro de aidosuloj kreskas jaron post jaro. Statistika departemento informis, ke nun en la tuta Ĉinio estas 840 mil aidosuloj kaj infektitoj de aidos-viruso. Alilandaj fakuloj konfesis, ke la ĉina registaro faris multe por batali kontraŭ aidoso cele bremsi disvastiĝon de tiu “pesto en la 21-a jc.”. Por tio en 2004 la ĉina registaro asignis 810 milionojn da juanoj, duoble kiom en 2003, kaj energie popularigas uzon de kondomo, proponas sanan vivmanieron kaj perfektigas preventon kaj kuracadon de aidoso. En la pasinta semajno Ĉinio komencis esplori kontraŭaidosan vakcinon kaj metis grandan esperon sur tiun laboron. Ĉinio faros pli multe kontraŭ aidoso en landlimaj regionoj, ĉar iuj lokaj registaroj ankoraŭ ne bone konas la malutilon de tiu malsano.

Novaĵ-agentejo EFE diris, ke antaŭvespere de la Aidosa Tago de la mondo ĉina prezidanto Hu Jintao vizitis aidosulojn. Tio montris la firman volon de la ĉina registaro kontraŭ aidoso. La elsendo de TV pri tiu afero oficiale komencis grandskalan agadon de la registaro por soleni la Aidosan Tagon kaj samtempe donis alarmon, ke portempe oni ankoraŭ ne povas efike bremsi disvastiĝon de aidoso.