Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao telefone interparolis kun Chirac

Posttagmeze de la 5-a de decembro, Hu Jintao, ĉina prezidanto, interparolis telefone kun Jacques Chirac, franca prezidanto. La du gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj aliaj gravaj internaciaj problemoj.

Jacques Chirac alte taksis la rimarkindajn sukcesojn akiritajn pasintece de Ĉinio kaj Francio dank’ al ilia amika kunlaboro sur diversaj kampoj kaj deziris, ke altrangaj ŝtatoficistoj de la du landoj daŭre kontaktiĝu por pliigi la interŝanĝon kaj kunlaboron en la estonteco.

Hu Jintao estis ĝoja pro bona disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Li diris, ke la komunaj konoj akiritaj de la du ŝtatestroj en la pekina interparolado nun estas serioze efektivigataj. Li diris, ke Ĉinio volas penadi kune kun Francio por senĉesa disvolviĝo de la plenampleksaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio.

Koncerne la internaciajn kaj regionajn problemojn, Chirac konigis la ĉinan prezidanton pri interkonsento farita de Francio, Germanio, Britio kaj Irano pri la nuklea problemo de Irano kaj ilia plano por la estonteco. Li konigis ankaŭ la francajn opiniojn pri la Iraka situacio kaj Mez-Orienta problemo.

Hu diris, ke Ĉinio subtenas la daŭran intertraktadon de la tri eŭropaj landoj kaj Irano por atingi longdaŭran projekton por solvo kaj ĉi-flanke Ĉinio ludos sian konstruecan rolon. Hu diris, ke Ĉinio estas maltrankvila pri la longatempa tumulto de Irako. Li diris, ke en la internacia konferenco pri la Iraka problemo okazinta antaŭ nelonge oni atingis komunajn konojn pri rekonstruado de Irako, kio montris subtenon de la internacia socio al la paca afero de Irako. Koncerne la Mez-Orientan problemon Hu diris, ke nun la Mez-Orienta situacio troviĝas en ŝlosila periodo. Li deziris, ke la ĝenerala elektado estu glata en Palestino. Ĉinio subtenas la pacan iradon de la Mez-Orienta problemo kaj pledas, ke la Mez-orienta problemo estos solvita pere de politika intertraktado surbaze de la koncernaj rezolucioj de UN kaj principo pri interŝanĝo de tero kontraŭ paco. Ĉar Ĉinio kaj Francio havas similan vidpunkton en multaj problemoj, tial la du landoj devas pliigi sian intertraktadon kaj kune penadi por bone solvi la Irakan problemon kaj akceli la pacan iradon de la Mez-Orienta problemo.

La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri aliaj interesantaj problemoj.