Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao interparolis kun Gerhard Schroeder

La 6-an de decembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris al Gerhard Schroeder, germana ĉefministro, kiam la du ĉefministroj intervidiĝis en Pekino, ke la ĉina registaro traktas kaj disvolvas siajn rilatojn kun Germanio ĉiam laŭ la strategia kaj malproksimvida starpunktoj kaj volas senĉese disvolvi la strategiajn partnerajn rilatojn de la du landoj.

Wen alte taksis la kompletan kaj rapidan disvolviĝon de la interrilatoj inter la du landoj en la lastaj jaroj. Li diris, ke Ĉinio kaj Germanio estas influaj landoj en la mondo kaj ili havas multe da komunaj konoj kaj interesoj en serio da gravaj problemoj rilataj la mondpacon kaj disvolviĝon.

Wen faris proponon por daŭra disvolviĝo de la dulandaj interrilatoj. Li diris, ke la du landoj devas daŭre teni politikan kontaktiĝon de altrangaj ŝtatoficistoj, akceli la reciprokan fidon kaj profundigi siajn akordigon kaj kunlaboron sur duflankaj kaj plurflankaj kampoj. Ĉinio volontas kunlabori kun Germanio sur la kontraŭterorisma kaj pacdefenda kampoj.

Li diris ankaŭ, ke la du landoj devas plue disvolvi la ekonomi-komercan kunlaboron kaj duobligi la valoron de duflanka komerco en 2010, intensigi kunlaboron sur la scienca, teknologia, mediprotekta, energia kaj aliaj kampoj, instigi kaj helpi siajn mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn en ilia kunlaboro kaj aktive disvolvi kulturan kaj edukan interŝanĝon kaj kunlaboron kaj precipe la reciprokan komprenon kaj amikecon inter la dulandaj gejunuloj.

Gerhard Schroeder samopiniis kun Wen Jiabao koncerne liajn takson kaj proponojn. Li diris, ke en la pasintaj jaroj la kunlaboro de la du landoj atingis senprecedencan profundecon kaj vastecon. Gvidate de la “Komuna Deklaro de Germanio kaj Ĉinio” la du landoj intimigis sian politikan kontaktiĝon kaj vigligis siajn ekonomi-komercajn rilatojn, bone faris justican dialogon kaj intimigis sian kulturan kaj edukan interŝanĝon.

Gerhard Schroeder diris, ke la germanaj registaro kaj popolo alte taksas siajn rilatojn kun Ĉinio. Ili daŭre tenos la politikon pri unu Ĉinio kaj penados por plenampleksa disvolviĝo de la interrilatoj inter Ĉinio kaj Germanio kaj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

Post la interparolado la du ĉefministroj ĉeestis la ceremonion de subskribo de interkonsento pri starigo de rekta telefonio inter la du registaroj, indulga memorando pri kunlaboro de la mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de Ĉinio kaj Germanio kaj dokumentoj pri kunlaboro de la du landoj sur la kampoj fervoja, aviada, financa kaj kemiindustria.