Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio progresis en esplorado de vakcino kontraŭ SARS

Antaŭ nelonge la Ministerio de Scienco kaj Teknologio, la Ministerio de Sano kaj la Ŝtata Administracio de Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj de Ĉinio publikigis en la simpozio pri resumado kaj analizado de la klinika eksperimento de la vakcino kontraŭ SARS en la unua periodo, ke ĉinaj sciencistoj plenumis la unuaperiodan klinikan esploradon de la neaktiva vakcino kontraŭ SARS.

En 2003, post kiam Ĉinio estis atakita de SARS-epidemio, tuj naskiĝis la Tutlanda Scienc-Teknika Esplora Grupo kontraŭ SARS, kiu prenis esploradon de SARS-vakcino kiel unu el siaj gravaj taskoj. La Ŝtata Administracio de Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj malfermis ekspresan vojon por ekzamenado. La 19-an de januaro, 2004, la neaktiva vakcino kontraŭ SARS-virusoj estis metita en klinikan eksperimenton por taksado de ĝia sekureco kaj el tio oni resumis la fundamentan imunigan principon. 36 volontuloj (18 viroj kaj 18 virinoj) partoprenis la eksperimenton en la Ĉina-Japana Amikeca Hospitalo. La injektita vakcino havas du dozojn, t.e. 16 unuojn kaj 32 unuojn, kaj oni faris ankaŭ konsolan injektaĵon, kiu ne havas efikan elementon de la vakcino, kaj oni injektis tian injektaĵon al 12 personoj. La plano pri klinika eksperimento de SARS-vakcino estis severe ekzamenita kaj farita rigore laŭ internaciaj reguloj.

Al neniu el la 36 personoj, al kiuj oni faris la eksperimenton, okazis eksterordinara reakcio kaj la 24 personoj, kiuj ricevis la vakcinon, ekhavis antikorpon, kio montras, ke la vakcino estas sekura kaj iagrade efika. Tio estas tre favora al la estonta esplorado.

La unuaperioda klinika eksperimento de la neaktiva vakcino kontraŭ SARS estis plenumita. Post scienca taksado oni faros daŭran esploradon pri ĝiaj sekureco, efikeco kaj uzenda dozo. Laŭ teorio nur post la unua-, dua- kaj triaperiodaj klinikaj eksperimentoj la vakcino povas esti uzata en kuracado.