Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao urĝis Eŭropan Union nuligi armilan embargon al Ĉinio

La 8-an de decembro gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) faris la sepafojan intervidiĝon en Hago. Post la intervidiĝo publikiĝis komuna deklaro de Ĉinio kaj EU pri prevento de nuklea disvastiĝo kaj limigo de armiloj.

La 8-an de decembro, en la gazetara konferenco Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, urĝis EU kiel eble plej rapide nuligi armilan embargon al Ĉinio. Li opiniis, ke tio utilas al disvolviĝo de la strategiaj partneraj rilatoj de Ĉinio kaj EU.

Antaŭ ĉio ĉefministro Wen esprimis sian admiron pri la pozitiva signalo de EU pri nuligo de armila embargo al Ĉinio. Li diris, ke armila embargo al Ĉinio estas produktaĵo de la malvarma milito, ne konvenas al la epoko, ne utilas al la nuna stato de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj EU, nek utilas al daŭra disvolviĝo de tiuj rilatoj. Li diris, ke nuligo de tiu embargo al Ĉinio ne signifas, ke Ĉinio importos multe da armiloj de EU. Tio signifas nur nuligon de la politika diskriminacio kontraŭ Ĉinio. Wen emfazis, ke nuligo de armila embargo al Ĉinio devas esti farata sur la bazo de reciproka utilo, ĉar tio utilas al la interesoj de Ĉinio kaj EU kaj ne malutilas al ajna tria flanko. Li diris, ke la fina decido pri nuligo de armila embargo al Ĉinio devas esti farata de EU mem. Li esperis, ke gvidantoj de EU traktos tiun problemon el la strategia kaj malproksimvida starpunkto pri la du flankoj.

Balkenede, nederlanda ĉefministro, kies lando nun tenas rotacian prezidantecon de EU, diris, ke gvidantoj de EU interŝanĝis opiniojn kun ĉina ĉefministro Wen Jiabao pri tiu problemo, faras diskuton pri tiu problemo kaj planas denove revizii la regulojn pri eksporto de siaj armiloj.

Jose Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, diris, ke serio da deklaroj kaj interkonsentoj, subskribitaj la 8-an, montras, ke plifirmiĝis la interrilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj EU volas daŭre labori por nuligi armilan embargon al Ĉinio.