Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unuajn atestilojn al postvivintoj de la Nankina Masakro

La 12-an de decembro la Asocio por Helpo al la Postvivintoj de la Nankina Masakro donis atestilon al 21 postvivintoj de la Nankina Masakro. Prezidanto de la asocio Qin Jie diris: “Okaze de la 67-a datreveno de viktimiĝo de 300 mil samlandanoj en la Nankina Masakro, ni deziras, ke la pacamaj personoj ĉinaj kaj alilandaj donu pli multe da prizorgo kaj helpo al la postvivintoj de la agresa milito.”

179 postvivintoj ricevis la atestilon ĉi-foje. En la atestilo-disdona ceremonio en la Memorhalo de Samlandanoj Viktimiĝintaj en la Nankina Masakro de Japanaj Agresantoj, Luo Zhongyang, maljuna postvivinto, diris: “La 13-a de decembro, 1937, estis sanga tago. Ĝi estas neforgesebla por ni postvivintoj. En tiu damninda milito niaj karuloj estis mortigitaj kaj ni mem estis forte damaĝitaj. Ni neniam forgesos tiun humilan historion.”

Japana profesoro Ikeo speciale veturis de Japanio al Nankino por partopreni la memorigan aktivadon. Li diris: “La helpo kaj kompenso al la postvivintoj de la masakro devas esti farataj de la japana registaro, kiu tamen ne faris. Mi estis malĝoja. La krimo de Japanio al la ĉina popolo estas neforviŝebla, sed en Japanio iuj ĉiam tenas strutan sintenon pri la historio. Ili opinias, ke konfesinte la historion, ili perdos la dignon, sed fakte ili retrovos la dignon nur post konfeso de sia pasinteco. La japana popolo devas kune kun la ĉina popolo krei belan perspektivon de la ĉina-japanaj interrilatoj.”

Zhu Chengshan, direktoro de la memorhalo, diris, ke laŭ statistiko, nun estas almenaŭ 400 postvivintoj de la Nankina Masakro. Li diris: “La postvivintoj plejparte estas pli-ol-80-jaraj kadukuloj, tial oni devas pli bone helpi tiujn malfeliĉulojn de la milito kaj atestantojn de la historio. Proponate de ni, fondiĝis la asocio por helpi la postvivintojn de la Nankina Masakro, forte subtenate de la pacamaj amikoj ĉinaj kaj alilandaj. Nun la asocio jam donis helpon al dekkelkaj malsanaj kaj malriĉaj postvivintoj kaj antaŭ nelonge la nankina registaro donis subvencion al ili.”