Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun rusa nacidefenda ministro

La 13-an de decembro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Pekino kun rusa nacidefenda ministro Sergei Ivanov.

Hu alte taksis la interrilatojn inter la ĉina kaj rusa armeoj. Li diris, ke de post kiam Ĉinio kaj Rusio fondis strategiajn kaj kunlaborajn partnerajn rilatojn, la ĉina-rusaj rilatoj eniris en novan periodon de kompleta disvolviĝo kaj ankaŭ tiuj inter la du armeoj bone disvolviĝis.

Hu diris, ke nun Ĉinio kaj Rusio frontas taskon defendi pacon, stabilecon kaj kunan disvolviĝon, kaj plue profundigi la strategian kunlaboron de la du landoj, firmigi la akordon kaj kunlaboron de la du armeoj kaj i.a. kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj kune batali kontraŭ terorismaj fortoj minacantajn la sekurecon de la du landoj kaj regiono konformas al la fundamentaj interesoj de ĉiuj popoloj. Li deziris kunan penadon de la du landoj, daŭre efektivigon de la praktika programo de la Ĉina-Rusa Bon-Najbara Traktato pri Amikeco kaj Kunlaboro kaj aliaj duflankaj kunlaboraj dokumentoj, akcelon de daŭra disvolviĝo de la strategiaj kaj kunlaboraj partneraj rilatoj de la du landoj kaj faron de novaj kontribuoj por la regiona kaj monda paco, stabileco kaj disvolviĝo.

Ivanov diris, ke rekte gvidate de la gvidantoj de la du landoj kaj dank’ al kuna penado, Rusio kaj Ĉinio subskribis bon-najbaran traktaton pri amikeco kaj kunlaboro kaj ratifikis la praktikan programon, subskribis aldonan interkonsenton pri landlimaj problemoj en la orienta parto, decidis la orientilon de la dulandaj limlinioj kaj profundigis la strategiajn kaj kunlaborajn partnerajn rilatojn de la du landoj. Rusio estas kontenta pri la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj kaj estas fidoplena pri la estonta disvolviĝo. Li diris, ke la armeoj de la du landoj estas grava konsistiga parto de la strategiaj kaj kunlaboraj partneraj rilatoj de la du landoj. Rusio kune kun Ĉinio akcelos disvolviĝon de tiuj rilatoj por kune protekti la pacon kaj stabilecon de la regiono kaj tuta mondo.