Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Aro da ĉinaj sciencistoj membriĝis al la Akademio de Sciencoj de la Tria Mondo

En la 15-a sesio de la konferenco de la membroj de la Akademio de Sciencoj de la Tria Mondo okazinta la 13-an de decembro en Trieste, Italio, aro da ĉinaj sciencistoj estis elektitaj kiel membroj de tiu akademio, kaj ĝis nun entute 105 sciencistoj el la ĉeftero de Ĉinio fariĝis membroj de tiu akademio kaj ili konsistigas seponon de la totala nombro de ĝiaj membroj.

Laŭ statistiko la nombro de la membroj la akademio devenintaj de Ĉinio okupas la duan lokon en la akademio. La membroj de la akademio devenas de pli ol 70 landoj kaj regionoj.

La nove elektitaj membroj el la ĉeftero de Ĉinio estas Li Jiayang el la Ĉina Akademio de Sciencoj, Rao Zihe el la Biofizika Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, Han Qide el la Pekina Universitato, Hou Jianguo el la Ĉina Scienc-teknika Universitato, Lu Ke el la Shenyang-a Metalurgia Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, Yang Wei el Qinghua-universitato, Qin Dahe el la Ĉina Meteorologia Administracio, Xie Sishen el la Fizika Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, Xu Zhizhan el la Ŝanhaja Optik-maŝina Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj Fu Tingdong el la Centraĉinia Agronomia Universitato. Inter la novaj membroj estas ankaŭ 5 sciencistoj el Taiwan kaj 2 el Hongkong.

En tiu sesio Long Yiming, profesoro de la Matematika Instituto de Nankai-universitato, ricevis premion de matematiko de la Akademio de Sciencoj de la Tria Mondo, kaj Li Aizhen, profesoro-esploristo el la Ŝanhaja Mikrosistema kaj Informadika Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, ricevis premion de inĝenierio de la akadmio. Kaj ĝis nun jam 24 ĉinaj sciencistoj rivevis premion de la akademio.

La nomita akademio estis fondita de Abdus Salam, Nobel-premiito pri fiziko, en 1983. Ĝia centra oficejo estas en Italio. Ĝi estas neregistara, nepolitika kaj neprofitema internacia scienca organizo, reprezentas la plej altan sciencan nivelon de la Tria Mondo kaj havas grandaninfluon en la Tria Mondo. En la ĉi-foja sesio oni elektis entute 68 novajn membrojn, kio signifas, ke la totala nombro de ĝiaj membroj nun estas 771.