Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ekkonstruos ekspresajn fervojojn en 2005

La 15-an de decembro respondeculo de la Ministerio de Fervojoj de Ĉinio diris en la internacia simpozio pri projektado de pasaĝeraj fervojoj okazinta en Pekino, ke en 2005 Ĉinio ekkonstruos ekspresajn fervojojn, sur kiuj la trajnoj povas kuri pli ol 300 km ĉiuhore.

Ĝis nun Ĉinio sankciis konstrui entute 3000 km da fervojoj, sur kiuj la trajnoj povas kuri pli ol 200 km ĉiuhore, dum la fervojo inter Wuhan kaj Kantono kaj tiu inter Zhengzhou kaj Xi’an la pasaĝeraj vagonaroj povas kuri 300 km ĉiuhore.

Oni diris, ke ĉi-foje la ekspresaj fervojoj estos projektitaj kaj konstruitaj tiel, ke sur ili la vagonaroj povas kuri 350 km ĉiuhore, sed en la komenco ili kuros nur 200-300 km hore.

Januare de 2004 la ĉina registaro aprobis la projekton pri fervojaj retoj por la proksima kaj malproksima estonteco, laŭ kiu Ĉinio finkonstruos 10 mil km da pasaĝeraj fervojoj antaŭ 2020, tiel ke formiĝos la fervoja reto kun 4 vertikalaj kaj 4 horizontalaj fervojaj linioj. Tiam ĉe Bohai-maro kaj en Yangzi-delto kaj la delto de Perlo-rivero estos 2000 km da pasaĝeraj fervojoj. La fervojoj, kie trajnoj povas kuri ĉiuhore pli ol 200 km, estas nomataj ekspresaj, sed nun en Japanio sur la nova trunka fervojo la trajnoj povas kuri ĉiuhore 300 km.