Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Aziz

La 16-an de decembro Hu Jintao, ĉina prezidanto, intervidiĝis kun Aziz, pakistana ĉefministro, en Pekino. Hu diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas bonaj najbaroj kaj la du popoloj havas profundan amikecon. En la nova jarcento dank’ al kuna penado la ĉina-pakistanaj rilatoj stabile disvolviĝas kaj la kunlabora kampo pli kaj pli grandiĝas kaj tiuflanke la du landoj akiris rimarkindajn sukcesojn. Ĉinio estas kontenta pri tio.

Hu diris, ke firmigi la amikecon de Ĉinio kaj Pakistano kaj disvolvi iliajn kompletajn kaj kunlaborajn partnerajn rilatojn estas neŝancelebla principo de la ĉina registaro. Kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, Ĉinio ne ŝanĝos tiun principon. Li diris, ke la du landoj devas disvolvi la latentan forton por daŭra kunlaboro, dilatigi la kunlaboran kampon, levi ĝian nivelon, riĉigi la enhavon de la dulandaj rilatoj kaj solidigi la bazon de la dulanda amikeco.

Hu diris, ke terorismo kaŭzis seriozan minacon al la regiona kaj eĉ monda paco kaj stabileco kaj Ĉinio kaj Pakistano ambaŭ estas minacataj de ĝi. La ĉina registaro firme oponas kontraŭ ĉia terorismo kaj laŭdas la kontraŭrimedojn alprenitajn de Pakistano por protekti la sekurecon de la ĉinaj civitanoj kaj establoj en Pakistano kaj volontas intensigi la kontraŭterorisman kunlaboron kun Pakistano kaj kune batali kontraŭ la tri terorismaj fortoj en tiu regiono.

Aziz admiris la grandajn sukcesojn de Ĉinio en la ekonomi-socia disvolviĝo kaj donis pozitivan takson de la grava rolo de Ĉinio en defendo de la mondpaco kaj akcelo de la kuna disvolviĝo. Li dankis Ĉinion pro ĝiaj valoraj subteno kaj helpo al Pakistano. Li diris, ke la pakistanaj registaro kaj popolo volontas penadi kune kun la ĉinaj registaro kaj popolo por komplete disvolvi la dulandajn amikecon kaj kunlaboron.

Aziz diris, ke Pakistano kaj Ĉinio faris bonan kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo. Pakistano permesos al neniu fari terorisman agadon kontraŭ alia lando sur la teritorio de Pakistano kaj faros ĉion eblan por garantii la sekurecon de la ĉinaj civitanoj kaj kompanioj en Pakistano.