Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao parolis en la vespera bankedo memore la 5-an datrevenon de reveno de Makao al la patrio

La 19-an de decembro ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la vesperan bankedon memore la 5-an datrevenon de reveno de Makao al la patrio, aranĝitan de la registaro de la Makaa Speciala Administra Distrikto. En varma aplaŭdo Hu faris gravan paroladon. Nome de la centra registaro li esprimis sinceran saluton kaj varman bondeziron al ĉiuj loĝantoj de Makao. Li diris, ke en la pasintaj 5 jaroj, post kiam Makao revenis al la sino de la patrio, la fundamenta principo pri “unu lando kaj du sistemoj”, “Makao estu administrata de makaanoj mem” kaj alta aŭtonomeco estis komplete praktikata. Gvidate de la registaro de la Makaa Speciala Administra Distrikto estrata de s-ro Edmund Ho Hau Wah, la diversrondaj personoj de Makao unuanime laboris kaj kreis novan situacion en la historio de Makao. Nun en Makao la socio estas stabila, la ekonomio daŭre kreskas, la popolo vivas feliĉan vivon, pri tio la centra registaro de Ĉinio kaj la popoloj de diversaj nacioj de la lando elkore ĝojas. Hu diris, ke la disvolviĝo de Makao en la pasintaj 5 jaroj pruvis, ke la principo “unu lando kaj du sistemoj” estas fundamenta garantio por daŭra disvolviĝo kaj longatempa prospero kaj stabileco de Makao. La makaanoj estas inteligentaj kaj kapablaj bone administri, konstrui kaj disvolvi sian distrikton.

Hu emfazis, ke la ĝojiga situacio de Makao strikte ligiĝas kun la bonega situacio de la ĉeftero de Ĉinio post ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo. La senĉesa progreso de reformado kaj pordmalfermo de la ĉeftero de Ĉinio kaj ĝia moderniga konstruado forte akcelos la disvolviĝon de Makao kaj portos al ĝi pli bonajn ŝancojn kaj kreos pli vastan spacon. Se la patrio havos brilan perspektivon, ankaŭ Makao havos belan perspektivon. Li estas fidoplena pri la perspektivo de Makao. Li kredis, ke gvidate de la registaro de la Makaa Speciala Administra Distrikto estrata de Edmund Ho Hau Wah, la loĝantoj de Makao certe disvolvos la gloran patriotan tradicion, unuanime penados por akceli ĉiujn aferojn de Makao kaj skribos brilajn paĝojn por granda praktiko de “unu lando kaj du sistemoj”.

Nome de la makaaj registaro kaj civitanoj Edmund Ho Hau Wah esprimis varman bonvenigon kaj altan respekton al la persona vizito de prezidanto Hu Jintao al Makao. Li diris, ke la registaro de la distrikto certe firme tenante la spiriton ami Ĉinion kaj Makaon kaj dediĉi la atenton ĉefe al la popolo bone faros ĉiujn aferojn de Makao, bone plenumos la historian taskon kaj ne vanigos la sincerajn esperojn de la ŝtato, nacio kaj tuta civitanaro de Makao.