Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Solena kunveno memore la 5-an datrevenon de reveno de Makao al la patrio

La 20-an de decembro okazis en la Kultura Centro de Makao la solena kunveno memore la 5-an datrevenon de reveno de Makao al la patrio kaj la ceremonio de enoficiĝo de la dua registaro de la Makaa Speciala Administra Distrikto. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la kunvenon kaj la ceremonion kaj faris paroladon.

En la ceremonio, kontrolate de Hu Jintao, Edmund Ho Hau Wah, estro de la dua registaro de la Makaa Speciala Administra Distrikto, kaj aliaj gravaj oficistoj de Makao faris ĵuradon por enoficiĝo. Post la ceremonio Edmund Ho Hau Wah faris paroladon. Li diris, ke en la venontaj 5 jaroj de sia oficdaŭro la registaro de la speciala administra distrikto laboros laŭ la leĝo kaj faros neforpuŝeblan kontribuon al la patrio, speciala administra distrikto kaj praktikado de la principo pri “unu lando kaj du sistemoj”, “la makaanoj mem regas Makaon” kaj alta aŭtonomeco.

Sekvis grava parolado de Hu Jintao. Antaŭ ĉio en la nomo de la centra registaro kaj diversnaciaj popolanoj de Ĉinio li donis sinceran saluton al la loĝantoj de Makao kaj varman gratulon al s-ro Edmund Ho Hau Wah, estro de la dua registaro de la Makaa Speciala Administra Distrikto, kaj aliaj oficistoj de la registaro kaj membroj de ĝia administra komitato. Li diris, ke en la pasintaj 5 jaroj post sia reveno al la patrio, Makao akiris ĝojigajn sukcesojn. La faktoj pruvis, ke la principo pri “unu lando kaj du sistemoj” estas ĝusta kaj ĝi ludis kaj ludos gravan rolon. La makaanoj estas saĝaj kaj kapablaj bone administri kaj konstrui Makaon kaj la patrio ĉiam estas firma subtenanto de Makao.

Hu esperis, ke la registaro de la Makaa Speciala Administra Distrikto unue donos la atenton ĉefe al la popolo kaj senĉese levos sian administran nivelon; due, plenenergie akcelos daŭran kaj sanan disvolviĝon de la loka ekonomio; trie, turnos grandan atenton al elkulturo de diversaj kapabluloj bezonataj de Makao; kaj kvare, protektos satabilecon kaj konstruos harmonian socion.