Unua paĝo >> Aktualaĵoj


662 kandidatoj por fetiĉo de la Pekinaj Olimpikoj

Antaŭ nelonge la Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj publikigis, ke prijuĝo por la fetiĉoj de la 29-aj Olimpikoj kaj Olimpikoj de Handikapuloj en 2008 estis komencita kaj post primara kaj refoja prijuĝoj, revizio, registrado kaj aliaj severaj procedoj la fetiĉoj estos publikigitaj junie de 2005.

Post 4-monata varbado ĝis la 1-a de decembro, 2004, je la 17-a horo kaj 30 minutoj, la oficejo pri varbado de projektoj de la fetiĉoj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Olimpikoj de Handikapuloj en 2008 ricevis 662 validajn kandidatojn, el kiuj 614 estis prezentitaj de la ĉeftero de Ĉinio (92.75% de la proponataj kandidatoj), 11 de Hongkong, Makao kaj Taiwan (1.66%) kaj 37 el aliaj landoj (5.59%).

Inter la proponitaj objektoj estas ne nur bone konataj granda pando, simio, tibeta antilopo, elafuro kaj aliaj animaloj, sed ankaŭ novaj bildoj kun originalaj trajtoj. Ili montras ne nur la ĉinajn trajtojn, sed ankaŭ la koncepton pri olimpikaj fetiĉoj.

La ĉi-foja konkurso estas multe atentata de la ĉin-devenaj projektistoj. Sur la ĉeftero de Ĉinio, escepte de Guizhou kaj Tibeto, ĉiuj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj partoprenis la konkurson. Pluraj ĉinaj elmigrintoj kaj studentoj en aliaj landoj sendis sian kontribuaĵon, al kiu ili dediĉis grandan atenton.

Aziaj projektistoj donis grandan atenton al la ĉi-foja konkurso. Korea Respubliko, Japanio, Singapuro kaj Hindio sendis siajn kontribuaĵojn por kandidatiĝo. Ankaŭ britaj, usonaj kaj kanadaj projektistoj partoprenis la konkurson.

La prijuĝa oficejo decidis, ke la ĉi-fojan konkurson rajtas partopreni nur fakaj projektaj establoj kaj personoj, kio povas ne nur garantii la kvaliton de la kontribuaĵoj, sed ankaŭ meti bonan bazon por etendiĝo de la estonta projektado de fetiĉoj.

La 5-an de aŭgusto 2004 komenciĝis varbado de fetiĉoj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Olimpikoj de Handikapuloj en 2008 kaj de tiam tiu aktivado estis multe atentata de la socio. La oficejo de tiu aktivado ricevis entute pli ol 3000 leterojn kun proponoj kaj kontribuaĵoj kaj milojn da telefonaĵoj por konsultado.