Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio lanĉis leĝdonan proceduron kontraŭ
nacia splitigo

La 21-an de decembro proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio Liu Jianchao diris en la gazetara konferenco en Pekino, ke la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio lanĉis leĝdonan proceduron kontraŭ nacia splitigo por bremsi la splitigan aktivadon de la fortoj de Taiwan-sendependiĝo kaj tio utilas al defendo de la stabileco kaj prospero de Taiwan- markolo kaj la Azi-Pacifika Regiono.

Liu diris, ke la ĉina popola kongreso lanĉis la leĝdonan proceduron por paca reunuiĝo de Ĉinio. Oficisto de la Ŝtata Konsilantaro de Usono diris, ke tiu leĝo de Ĉinio minacas pacon kaj stabilecon de la Azi-Pacifika Regiono. Liu diris, ke li ne scias, kiun bazon havas la parolo de la usonano, kaj ĉu li konas la starpunkton de Ĉinio. Lia parolo ne estas respondeca nek rezona.

Liu diris, ke defendi pacon kaj stabilecon de Taiwan-markolo kaj la Azi-Pacifika Regiono utilas al la komunaj interesoj de Ĉinio kaj la internacia socio. La ĉina registaro firme tenas la principon pri unu lando kaj du sistemoj kaj volas fari ĉion eblan per plej granda sincereco pace solvi Taiwan-problemon, sed ĝi neniel permesos sendependiĝon de Taiwan kaj fortranĉi Taiwan for de la ĉina teritorio sub ajna preteksto kaj per ajna rimedo. Ĉinio volontas fari senlacan penadon kune kun aliaj landoj por defendi pacon kaj stabilecon de Taiwan-markolo kaj la Azi-Pacifika Regiono.

Li diris ankaŭ, ke per paca metodo realigi la nacian reunuiĝon utilas al paco kaj stabileco de Taiwan, ekonomia kaj socia disvolviĝo ambaŭflanke de Taiwan-markolo, unuiĝo de la samlandanoj ambaŭflanke de la markolo kaj ilia volo. Li deziris, ke Usono efektive plenumu siajn promesojn teni la principonpri unu Ĉinio, batali kontraŭ Taiwan-sendependiĝo kaj malaprobi la Taiwan-ajn aŭtoritatojn, kiuj intencas solflanke ŝanĝi la pozicion de Taiwan, faru nenion por eksciti la fortojn de Taiwan-sendependiĝo, komprenu kaj subtenu la leĝdonan agadon de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.