Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La dua pacdefenda trupo de Ĉinio flugis al Liberio

La 23-an de decembro la dua pacdefenda trupo de Ĉinio flugis al Liberio. Ĝi konsistas el 298 oficiroj kaj soldatoj, sin okupontaj pri medicino, transporto kaj konstruado. Ili alternos kun la ĉinaj armeanoj, kiuj sin okupis pri la sama laboro en Liberio.

La unua pacdefenda trupo de Ĉinio atingis Liberion decembre de 2003 kaj marte de 2004 respektive. Nun ĝi jam plenumis sian taskon donitan de UN. Laǔdifino de UN Ĉinio sendis la duan pacdefendan trupon por alterni kun la unua.

La medicina taĉmento de la ĉina pacdefenda trupo konsistas el 43 oficiroj kaj soldatoj. Lerninte savon kaj kuracadon sur batalkampo, kampan vivon kaj la medicinan anglan lingvon, ili atingis la normojn postulatajn de UN por kuraca garantio kaj laboros en la Kvara Militzono de Liberio por fari medicinan, sav-kuracan kaj kontraǔepidemian servojn kaj eblan humanisman helpon al lokaj civitanoj.

La transporta taĉmento de la ĉina pacdefenda trupo konsistas el 240 homoj, kiuj flugis kaj flugos en du fojoj al Liberio. Ili estos unika transport-subtena trupo de UN en Liberio kaj plenumos ĉefe transporton de pasaĝeroj kaj materialoj al la pacdefenda regiono de UN. La 23-an flugis 123 oficiroj kaj soldatoj, organizitaj kaj trejnitaj de la Garantia Buroo de la Ĝenerala Loĝistika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Trejnite per stirado de specialaj aǔtoj, faka fremda lingvo, psikologio kaj disciplino pri eksteraj aferoj, nun ili estas kapablaj plenumi mision de pacdefendo. La aliaj 117 oficiroj kaj soldatoj de la transporta taĉmento de la dua pacdefenda trupo de Ĉinio atingos Liberion la 4-an de januaro 2005.