Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao sendis mesaĝon al ŝtatestroj de landoj atakitaj de tertremo por kondolenci la viktimojn

Matene de la 26-a de decembro norde de Sumatro, Indonezio, okazis pli-ol-8-grada tertremo laǔ Richter-mezuro, kiun sekvis cunamo. La katastrofo atakis ankaǔ Hindion, Sri-Lankaon, Maldivojn, Tajlandon kaj aliajn landojn kaj viktimigis milojn da homoj. Pro la tertremo kaj cunamo multe da homoj malaperis kaj domoj disfalis.

La 26-an de decembro ĉina prezidanto Hu Jintao sendis mesaĝon al indonezia prezidanto Susilo Bambang Yudhoyono, hinda prezidanto A.P.J. Abdul Kalam, prezidanto de Sri-Lankao Chandrika Bandaranaike Kumaratunga, bangladeŝa prezidanto Iajuddin Ahmed, maldiva prezidanto Maumoon Abdul Gayoom, reĝo de Tajlando Bhumibol Adulyadej, supera ŝtatestro de Malajzio Tuanku Syed Sirajuddin. En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo li faris sinceran konsolon al la supre menciitaj landoj pro la grava perdo de homoj kaj riĉaĵoj, kaǔzita de forta tertremo kaj cunamo, kaj faris profundan kondolencon al la viktimoj. Li kredis, ke tiuj landoj kaj iliaj popoloj certe venkos la katastrofon kaj denove konstruos siajn hejmojn.

Post la apero de la katastrofoj prezidanto Hu tuj ordonis la Ministerion de Eksteraj Aferoj de Ĉinio demandi al la koncernaj landoj pri la afero kaj plenforte helpi la ĉinajn civitanojn atakitajn de la katastrofoj.

Vespere de la 26-a la Ministerio de Komerco de Ĉinio publikigis, ke pro amikeco de la ĉinaj registaro kaj popolo al la registaroj kaj popoloj de la supre menciitaj landoj la ĉina registaro decidis doni humanisman helpon al Hindio, Indonezio, Sri-Lankao, Maldivoj kaj Tajlando.

Oni diris, ke la Ministerio de Komerco de Ĉinio jam lanĉis urĝsavan sistemon kaj faras konsiliĝon kun koncernaj departementoj por doni tujan helpon al la katastrofitaj landoj.