Unua paĝo >> Aktualaĵoj


“Nacia defendo de Ĉinio en 2004” publikigita

La 27-an de decembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron “Nacia defendo de Ĉinio en 2004”, kiu plenamplekse konigas la nacidefendan politikon de Ĉinio kaj disvolviĝon de la nacia defendo kaj armea konstruado de Ĉinio en la lastaj du jaroj.

Tio estas la 5-a blanka libro de Ĉinio pri nacia defendo de post 1995. La libro havas entute 30 mil ideogramojn kaj temas pri la sekureca situacio, nacidefenda politiko, milita reformo kun ĉinaj trajtoj, nacidefendaj elspezoj kaj nacidefendaj riĉaĵoj, militserva sistemo, mobilizado de nacia defendo kaj konstruado de rezervaj fortoj, nacidefenda scienc-teknika industrio, armeo kaj popolo, internacia sekureca kunlaboro, armea kontrolado, malarmado kaj prevento de armila difuzado.

La libro konigas ankaǔ la fundamentajn celon kaj taskojn de Ĉinio por defendi la ŝtatan sekurecon, t.e. haltigi splitiĝon kaj akceli unuiĝon, preventi kaj rezisti agreson kaj defendi la ŝtatan suverenecon, teritorian integrecon kaj marajn rajtojn, defendi la interesojn de la ŝtata disvolviĝo, akceli la ĉioampleksan, harmonian kaj daǔran disvolviĝon de ekonomio kaj socio, senĉese dilati la sintezajn naciajn fortojn, praktiki la principon pri akorda disvolvado de la nacidefenda kaj ekonomia konstruado, konstrui la modernan nacidefendon konforman al la naciaj kondiĉoj de Ĉinio kaj tendenco de la milita disvolviĝo de la mondo, levi la rezistan kapablon sub la kondiĉoj de informadiko, garantii la politikajn, ekonomiajn kaj kulturajn interesojn de la popolamaso, severe batali kontraǔ ĉiaj krimagoj, garantii la normalan socian ordon kaj socian stabilecon, praktiki sendependan kaj pacan diplomatian politikon, persisti en la nova sekureca koncepto pri reciproka konfido, profito, egaleco kaj kunlaboro por havigi al si bonan internacian medion kaj najbaran situacion en la kompare longa tempo.

La blanka libro konigas ankaǔ, ke en la unuaj 20 jaroj de la 21-a jarcento Ĉinio dediĉas sian atenton ĉefe al konstruo de bonhava socio en ĉiuj flankoj. Ĉinio dependas ĉefe de siaj propraj fortoj, malhelpante kaj minacante neniun por sia disvolviĝo. Ĝi bezonas pacan internacian medion por disvolviĝo kaj penas akceli la mondpacon kaj disvolviĝon per sia propra disvolviĝo. Ĉinio daǔre alte tenos la pacan, disvolvan kaj kunlaboran standardon, sendependan pacan diplomatian kaj protektan nacidefendan politikoj n kaj neniam faros aneksadon nek ĉasos hegemonion.