Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio transportis helpajn materialojn al
katastrofitaj landoj

La 28-an de decembro, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco, ke la ĉinaj registaro kaj popolo montras grandan simpation kaj faras sinceran konsolon al la sudorient-aziaj landoj, atakitaj de tertremo kaj cunamo. Ĉinio donos urĝsavajn materialojn kun valoro de 21.63 milionoj da juanoj al koncernaj landoj.

Liu diris, ke Ĉinio esprimas profundan kondolencon al la viktimoj kaj profundan simpation al siaj grave suferantaj najbaroj kaj laǔ sia eblo faros helpon al ili. La unuaj urĝsavaj materialoj, inter kiuj estis tendoj, litkovriloj, medikamentoj kaj aliaj, transportiĝis je la 16-a horo de la 28-a de decembro al Sri-Lankao, dum la aliaj materialoj transportiĝos post nelonge al aliaj katastrofitaj landoj.

La Sismologia Buroo de Ĉinio diris, ke la 26-an de decembro, je la 8-a horo kaj 58 minutoj okazis 8.7-grada tertremo laǔ Richter-mezuro en la maro nordokcidente de Sumatro, kiu kaǔzis ankaǔ teruran cunamon. La tertremo kaj cunamo katastrofis plurajn landojn de sudorienta kaj suda Azio.

Liu diris, ke la ĉina ambasado en Tajlando informis, ke nun oni trovis 7 vunditajn ĉinajn turistojn, kiuj nun estas kuracataj en Tajlando. Iuj el ili estas grave vunditaj tamen ekster danĝero.

Li diris ankaǔ, ke la ĉina registaro prizorgas ankaǔla Hongkong-ajn, Maka-ajn kaj Taiwan-ajn civitanojn atakitajn de la ĉi-foja katastrofo. Nun iuj Taiwan-aj turistoj petis helpon de oficistoj de ĉina konsulejo en Tajlando por solvi la problemon pri turistaj legitimaĵoj.