Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Informada sistemo de la ĉina registaro
fundamente starigita

La 28-an de decembro Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris al ĵurnalistoj en gazetara konferenco, ke jam fundamente stariĝis la tri-tavola sistemo de novaĵ-informado de la ĉina registaro. La Ministerio de Eksteraj Aferoj, Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, Ministerio de Scienco kaj Teknologio, Ministerio de Eduko, Ministerio de Publika Sekureco kaj aliaj 57 departementoj de la Ŝtata Konsilantaro jam ellaboris sistemon de novaĵ-informado kaj instalis sian proparolanton (entute 75 personojn). La municipo Pekino, provinco Hebei, Aǔtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj aliaj 20 provincoj, municipoj kaj aǔtonomaj regionoj ellaboris sistemon de novaĵ-informado, kaj inter ili Pekino, Tianjin, Tibeto kaj aliaj 17 provincoj, municipoj kaj aǔtonomaj regionoj instalis proparolanton de la loka registaro.

Zhao diris, ke nun la gazetara konferenco de la registaro havas 3 formojn: Unue, en la nomo de la proparolanto okazigi gazetaran konferencon en la fiksitaj loko kaj tempo por fiksitaj personoj, kiaj la Ministerio de Eksteraj Aferoj, Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro kaj Ŝanhaja Registaro; due, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro petas respondeculon aǔ proparolanton de departementoj de la Ŝtata Konsilantaro doni koncernajn informojn, tion imitas ankaǔ iuj lokaj registaroj, trie, ĉe subitaj eventoj oni starigas provizoran gazetaran centron por okazigi gazetaran konferencon. La tri-tavola informado de la ĉina registaro estas atentata de la ĉinaj kaj alilandaj vehikloj.

Ekde 1993 la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro okupis sin pri novaĵ-informado de la Ŝtata Konsilantaro kaj kunordigo de la proparolantoj de ĝiaj departementoj. Post pli-ol-10-jara penado ĝia gazetara konferenco fariĝis pli kaj pli ofta kaj regula. Sole en 2004 ĝi okazigis 60 tiajn konferencojn.