Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Funebra ceremonio por Zhang Qicheng en Pekino

Zhang Qicheng, fama ĉina E-aktivulo, honora prezidanto de la Ĉina E-Ligo, eksa ĉefredaktoro de EPĈ kaj honora membro de UEA, forpasis pro malsano la 22-an de decembro 2004, en la aĝo de 92 jaroj. La funebra ceremonio okazis en Pekino la 31-an de decembro. Girlandojn prezentis s-ro Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj direktoro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. La funebran ceremonion ĉeestis Lü Xinhua, vicministro de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, Zhou Mingwei kaj Guo Xiaoyong, konstantaj vicdirektoroj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, An Yongyu, sekretario de la Kompartia Komitato de la Universitato de Eksteraj Aferoj kaj gvidantoj de aliaj unitoj.

Ankaŭ estraranoj de ĈEL, redakcio EPĈ kaj aliaj pli ol cent e-istoj el Pekino, Tianjin kaj aliaj lokoj venis por adiaŭi Zhang Qicheng.

La florkorbojn kaj girlandojn prezentis ankaŭ ĈEL, redakcio EPĈ, E-sekcio de la Ĉina Radio Internacia kaj Pekina E-Asocio.

Kondolencajn telegramojn sendis Renato Corsetti, prezidanto de UEA, Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA, Ulla Luin, ĝenerala sekretario de UEA, Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto de UEA, Maritza Gutierrez, estrarano de UEA, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA, Lee Young-koo, prezidanto de la Korea E-Asocio, Tereza Sabatier kaj Takeuti Yosikazu, honoraj membroj de UEA, Spomenka Stimec, eksa estrarano de UEA kaj fama E-verkistino, kaj Viktor Galeski. Kondolencajn telegramojn sendis ankaŭ E-organizoj de Tianjin, Interna Mongolio, Jiangsu, Jilin, Zhejiang, Hubei, Hunan, Shandong, Gansu, Guangdong, Ŝanhajo, Changzhou kaj aliaj lokoj.