Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Savanto de mizera novelisto

Novelisto estis verkanta hejme kaj oni frapis je la pordo. La veninto diris: “Mi venas por peti monhelpon por malriĉuloj.”

“Vi venas en ĝusta tempo,” ĝoje diris la novelisto, “lastatempe mi estis ĉiam ĉagrenata pro malsato!”

 

 

 

 

Malriĉulo almozpetis al ministro: “Ho mia sinjora moŝto, mi estas tre malriĉa kaj bonvolu montri simpation. Mi estas utila homo, kaj vi certe bezonos mian servon en la estonteco. Kaj tiam mi tutkore servos al vi kaj viaj familianoj.” “Bone. Sed pri kio vi vin okupas?” “Mi estas tombofosisto.”