Malfidelaj viroj
A: Ĉu vi scias, kial lastatempe la viroj ŝatas havi longajn harojn kiel virinoj?
B: Kiam amatino de viro aŭ lia edzino trovos longan haron sur lia vesto, li povos respondi trankvile, ke tiu estas lia haro.
Dramo-reĝisorino kaj filo vizitis bestoĝardenon. Subite la infano vidis grasan katon kaj demandis la patrinon: “Panjo, ĉu ĝi estas edzo aŭ edzino?”
La sinjorino estis konsternita de la demando kaj ne povis respondi. Kaj tiam la knabo mem faris juĝon: “La kato estas edzo!”
“Kiel vi povas certigi?” “Ĵus mi forte pinĉis ĝin, sed ĝi neniom reagis nur klinante la kapon.”
|