Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Mi ja ne povas rekoni vin

Naĝotrejnisto estas serena kaj laŭtvoĉa. Iun tagon li butikumis en magazeno kaj lin salutis sinjorino. La trejnisto hezitis kaj fine kriis: “Ha, estas vi! Mi ja ne povas rekoni vin, kiam vi portas vestojn!”

 

 

 

 

 

S-ro malpurigis sian blankan jakon kaj hejmenrevenis en nigra jako de amiko. Kiam li atingis sian hejmon, lia hundo senĉese bojis kaj pretis ĵetiĝi al li. Li koleriĝis kaj kaptis klabon por bati ĝin. La edzino haltigis lin: “Ne batu ĝin.” “Damninda hundaĉo,” diris la sinjoro, “eĉ ne povas rekoni min!” “Mia kara, imagu,” diris la edzino, “se ĝi eliros blanka kaj revenos nigra, ĉu vi povos rekoni ĝin?