Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Puno al la homaro

La dio malkontentis pri la stato de la tero kaj retroirigis la teron je dek milionoj da jaroj kaj sur la tero denove aperis primitivaj arbaroj, herbejoj, animaloj kaj insektoj. Kiam la dio estis foriranta, li demandis la animalojn: “Mi konfidas la mondon al vi, kaj ankoraŭ alian peton vi havas?”

Ĉiuj animaloj genuiĝis al la dio kun peto: “Ho dio, ekstermu la simiojn.

 

 

 

Novaj soldatoj estis en ekzercado de paraŝutado. Grupestro tiris ilin unu post alia al la pordo kaj elpuŝis ilin. Iu el ili forte baraktis firme tenante la kadron de la pordo. La grupestro forte piedbatis lin el la aviadilo. Ekridegis la aliaj soldatoj. La grupestro riproĉis: “Ĉu tiu timemulo estas ridinda?” Iu el la novaj soldatoj diris: “Li ne estas timemulo, sed nia piloto.