Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Ebriulo kaj florvazo

Ebriulo stumble eniris en butikon por aĉeti florvazon. Li vidis renversitan tason sur vendotablo. Li miris: “Kial tiu ĉi florvazo ne havas aperturon?” Li renversis la tason kaj havis pli grandan miron: “Kial tiu ĉi vazo eĉ ne havas bazon?

 

 

 

 

Kiam kantistino sin ekzercis en kantado, hundo de ŝia najbaro senĉese bojis. Kaj la kantistino petis la najbaron: “Ĉu vi povos ĉesigi ĝian bojadon?” La najbaro respondis: “Certe ĝi ne bojos, se vi ne kantos.