Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Vera aĝo

50-jara puca sinjorino ĉeestis bankedon kaj renkontiĝis kun fama verkisto. Ŝi demandis: “Ho sinjoro, bonvolu diveni, kiomjara mi aspektas?” La verkisto respondis: “Ho sinjorino, laŭ via naiva kaj vigla parolo vi devus esti 14-jara, laŭ via konduto 16-jara, kaj laŭ via vestado 20-jara.” La virino preskaŭ eksaltis de la komplimento tiel ekstaze, ke ŝi eĉ volus ĉirkaŭpreni la verkiston. Kaj ŝi demandis laŭte: “Ĉu vi bonvolus diri pli precize?” “Sume de la tri ciferoj.

 

 

 

 

Edzo plendis: “Kiel vi faris la flanon? Ĝi ne estas sufiĉe kuirita.” Kaj la edzino ekskuzis: “Mi faris tute laŭ la klarigo de kulinara libro. La recepto taŭgas por 4 personoj. Sed por ni du ni bezonas nur duonon de la materialo kaj kompreneble duonon de la kuirtempo.