Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Efiko de reklamoj

“Mi volas la menstruan bezonaĵon,” diris knabeto.

“Ĉu via patrino sendis vin aĉeti?” demandis la vendistino.

“Ne.”

“Ĉu via pliaĝa fratino?”

“Ankaŭ ne. Mi mem volas.”

“Por kio?”

“Televidaj reklamoj diras, ke kun ĝi oni facile naĝas, sketas kaj ludas tenison.

 

 

 

Tri knaboj fanfaronis pri patriotismo.

”Mi neniam aĉetis alilandan varon. Mi estas centprocenta patrioto,” diris A.

“Kion tio signifas? Mi ne rigardis eĉ unu alilandan filmon, nek alilandan videoregistraĵon. Mi estas pli patriotisma ol vi,” diris B.

“Se tio estas patriotisma, mi do estas pli patriotisma ol vi ambaŭ, ĉar ĉiufoje mi gajnis nul poenton en la ekzameno de fremda lingvo,” diris C.