Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Preĝado

“Ho, mia dio. Mi havas nur malgrandan peton al vi. Transigu la ĉefurbon al Nov-Jorko!” knabo preĝis en preĝejo.

“Ho, mia kara. Kial vi volas transigi la ĉefurbon al Nov-Jorko?” demandis pastro.

“En la ekzameno oni demandis, kie estas nia ĉefurbo kaj mi respondis, ke ĝi estas Nov-Jorko.

 

 

 

 

Infano ploris ĉe la vojo.

”Kie estas via hejmo?” demandis preterpasanto.

“Se mi scius tion, mi do ne plorus,” respondis la infano.