Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

La suno kaj luno

“Kio estas pli grava? La suno aŭ la luno?” demandis instruisto.

“La luno estas pli grava,” respondis knabo.

“Kial?”

“La luno lumigas nokte, sed la suno faras nenion: ĝi ĉiam eliras tage.

 

 

 

 

 

Infano ploris ĉe la vojrando.

“Kial vi sola estas ĉi tie?” demandis bonkora preterpasanto.

“Miaj gepatroj kverelis inter si, kaj pro tio mi eldomiĝis. Nun mi perdis la vojon por hejmeniri.”

“Ĉu vi scias la nomon de via patro?”

“Ne, mi ne scias. Ĝuste pro tio la patro kverelis kun la patrino,” la infano ploris pli korŝire.