Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Vortoj de infanoj

En privata elementa lernejo de Usono du knabinoj interparolis.

A: “Mia patrino reedziniĝos post nelonge.”

B: “Ĉu?”

A: “Kaj mi havos novan patron.”

B: “Al kiu ŝi reedziniĝos?”

A: “Fama reĝisoro Richard James.”

B: “Ĉu estas li? Mi ŝatas lin. En la pasinta jaro li estis mia patro.

 

 

 

 

 

 

 

“Paĉjo, mi havas bonan informon por vi,” diris la filo.

“Kio?” demandis la patro.

“Vi ja promesis, ke vi donos al mi cent juanojn kiel premion, se mi sukcesos en la ekzameno.”

“Jes, mi diris.”

“Mi ŝparigis al vi la monon.