Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Por ke li bone dormu...

Dimanĉe, por ke la edzino, kiu laboris la tutan tagon, iom ripozu, Chu Yang decidis akompani la 4-jaran filon dormi. La lacega edzino duonkuŝis en la sofo kaj ŝaltis televidilon. Post kelke da minutoj ŝi vidis, ke la filo elglitis el la dormoĉambro kun pantofloj en la mano. Li diris al la patrino: “Ts! Ne bruu, panjo. Paĉjo ĵus endormiĝis!

 

 

 

 

 

 

 

 

Patro rimarkis, ke la 10-jara filo sekse maturiĝis frue kaj decidis fari seksan edukadon al li, sed pri tio la patro hontis paroli, tamen pro amo al la filo, li sin kuraĝigis kaj komencis paroli kun la filo:

“Ho, mia kara, mi volas paroli kun vi.”

“Pri kio, paĉjo?”

“Nenio grava. Temas pri sekso,” la patro ruĝiĝis pro hontemo kaj diris balbute.

“Ne gravas. Kion vi volas scii?” la filo fiksis rigardon al la vizaĝo de la patro kaj demandis senĝene.