Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Kverelo

Du knaboj kverelis inter si.

“Mia patro estas pli bona ol la via,” diris A.

“Ne. Mia patro estas pli bona,” refutis B.

“Mia frato estas pli bona ol la via,” diris A.

“Ne. Mia frato estas pli bona,” refoje refutis B.

“Mia patrino estas pli bona ol la via,” diris A.

“Hm...” B hezitis momenton kaj diris: “Oh, jes, ankaŭ mia patro tiel opinias.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Knabineto amuziĝis en parko. Vidinte gravedan virinon kun granda ventro, la knabineto iris al ŝi kaj demandis: “Kio estas en via ventro?”

“Mia bebo,” respondis la gravedulino.

“Ĉu vi amas ĝin?”

“Kompreneble.”

“Kial do vi englutis ĝin en vian ventron?