Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Saĝa knabo

10-jara knabo sidis en aviadilo apud fenestro, kaj apud li estis tre dika viro. Tuj post leviĝo de la aviadilo, la dika viro endormiĝis. Post nelonga tempo la knabo estis atakata de veturmalsano kaj volis vomi. Li stariĝis por iri al necesejo, sed la dormanta viro baris al li la vojon kaj la knabo ne kuraĝis veki lin. Li volis levi siajn piedojn kaj transiri la gambojn de la dika viro. Ĝuste en tiu momento la aviadilo draste tangis, la knabo ne povis tion elteni kaj vomis super la gamboj de la dika viro. Post duonhoro la dikulo vekiĝis kaj rimarkis la vomaĵon sur sia korpo. Li surpriziĝis de tio.

“Oĉjo, ĉu vi nun sentas vin iom bone?” La knabo demandis zorgeme.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

En la bazaro patrino kaj filo renkontis konatan viron, kiu vendis ĉerizojn. La vendanto petis la knabon preni manplenon da ĉerizoj, la knabo tamen hezitis kaj ne etendis sian manon.

“Ĉu vi ne ŝatas ĉerizon?” demandis la viro.

“Mi ŝatas,” respondis la knabo.

La vendanto do kaptis manplenon da ĉerizoj kaj enpoŝigis ilin al la knabo. Sur revena vojo la patrino demandis sian filon: “Kial vi mem ne prenis la ĉerizojn, kiam li petis vin preni?” “Ĉar liaj manoj estas pli grandaj ol la miaj,” respondis la knabo.