Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Poste facila

“Paĉjo, aritmetiko estas malfacila,” diris la filo.

“Jes, komence ĝi estas malfacila, sed poste facila,” diris la patro.

“Bone, mi do lernu unue la postan parton,” diris la filo.

 

 

 

 

 

 

 

 

“Diru al mi honeste, kial vi okupas la lastan lokon en la ekzameno?” demandis la patro.

“Ĉar antaŭ la ekzameno sin transigis en alian lernejon tiu, kiu antaŭe ĉiam okupis la lastan lokon en la ekzameno.”