Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Lingvo

“Mi estas feliĉa, ke mi ne naskiĝis en Usono,” diris la filo.

“Kial?” demandis la patrino.

“Ĉar mi ne parolas la anglan lingvon,” jen respondo de la filo.

 

 

 

 

 

Patro enlitigis la filon kaj revenis en sian propran ĉambron por dormi.

“Paĉjo!” vokis la knabo.

“Kio?” demandis la patro.

“Mi estas soifa. Ĉu vi bonvolus porti al mi tason da akvo?”

“Vi ĵus trinkis. Dormu tuj! Mi jam malŝaltis la lampon.”

Pasis 5 minutoj.

“Paĉjo! Mi soifas. Ĉu vi ne povas porti al mi akvon?” refoje kriis la filo.

“Mi jam diris. Se vi refoje krios, mi vin batos.”

Pasis aliaj 5 minutoj.

“Paĉjo!”

“Kio denove?”

“Kiam vi venos min bati, ne forgesu porti al mi tason da akvo!”