Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

“Mi komprenas kial paĉjo eksedziĝis kun vi.”

9-jara knabino demandis sian patrinon:

“Kiom da jaroj vi havas, panjo?”

“Tio ne demandiĝas, mia trezoro,” respondis la patrino.

“Kiom estas via mezuro, panjo?”

“Tio ne gravas, mia kara,” respondis la patrino.

“Panjo, kial vi kaj paĉjo eksedziĝis?” alia demando de la knabino.

“Tio ne rilatas vin, mia kata,” diris la patrino, fininte la diskuton.

La knabino demandis sian bonan amikinon, kial plenkreskulo ne parolas pri tiuj aferoj. Ŝia amiko diris al ŝi:

“Tute simple, ĉiuj tiuj respondoj troveblas sur ŝia stirlicenco. La sekvantan matenon la knabino priserĉis la mansakon de la patrino kaj trovis ŝian stirlicencon. La knabino tre ĝojis, ke ŝia amikino diris la veron: ĉiuj respondoj de ŝiaj demandoj skribiĝas sur la stirlicenco de la patrino! Do ŝi kuris al sia patrino kaj diris al ŝi:

“Panjo, mi scias vian aĝon.”

“Aĥ jes? Kian aĝon mi havas?”

“36 jarojn. Kaj mi scias, kiom estas via mezuro?”

“Aĥ jes, kiom?”

“Unu metro kaj 71centimetroj. Kaj mi scias ankaŭ kial paĉjo eksedziĝis kun vi?”

“Aĥ bone, tio forte surprizas min!”

“Vi havas F en la sekso… fakte, tio ne estas bona poento!”