Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Li ekkonigis sin

La telefono de la lernejo sonoris. La profesoro iris al la telefono.

Profesoro: Parolas profesoro Miller.

Telefonanto: Mi sciigas, ke Karlo hodiaŭ ne povas viziti la lernejon, ĉar li estas malsana.

Profesoro: Tion mi tre bedaŭras, mi deziras al li baldaŭan resaniĝon! Kiu estas ĉe la telefono?

Telefonanto: Mia patro.