Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Mia patro ne estas hejme

La telefono sonoris. Petro prenis la aŭdilon:

“Tie chi parolas Petro.”

“Bonan tagon, Petro! Mi volas paroli kun via patro.”

“Momenton! Mi vokos lin.”

Petro eniris la dormoĉambron. Lia patro dormis profunde. Petro vekis lin. Sed la lasta ne volis ellitiĝi.

“Diru, ke mi ne estas hejme!” li diris kolere.

Petro reiris al la telefono.

“Mia patro diris, ke li ne estas hejme.”