Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Vendi azenon

Muelisto iras kun sia filo al bazaro por vendi azenon.

Preteriras viro kaj diras: “Ĉu ne estus pli bone, se unu el vi rajdus sur la azeno?”

“Estas vere, kaj tiel lacas mi,” respondas la muelisto kaj sin turnas al sia filo: “Surazeniĝu!”

Jen la filo de la muelisto rajdas sur la azeno, kaj la muelisto piediras.

Ili renkontiĝas kun maljunulo kaj tiu diras: “Ŝajnas, malbone! Junulo rajdas kaj maljunulo piediras! Ne decas, ne decas!”

“Estas prave, kiel vi diris.” La muelisto deazenigas la filon kaj mem sidiĝas sur la azeno.

Kaj jen alproksimiĝas du virinoj: “Ĉu ne estas hontinde: patro sidas sur la azeno, lasante sian knabon piediraĉi?”

“Ho jes,” la muelisto ruĝiĝas de honto, desaltas kaj denove sidigas la filon sur la dorso de la azeno. Fine ankaŭ li surgrimpas la dorson de la azeno.

Ambaŭ rajdas sur la azeno. La azeno faras kelkajn paŝojn, kaj venas alia viro. Li krias: “Hontu! Kompatu la malfeliĉan beston! Ĝi jam ne povas marŝi.”

Pripensinte momenton, la muelisto diras: “Eble vi pravas.” Li desaltas mem.

“Deazeniĝu kaj alportu stangon!” La muelisto kolere krias al sia filo.

Ili kunligas la antaŭajn kaj malantaŭajn krurojn de la azeno kaj pendigas ĝin sur la stangon.

Kaj jen la muelisto kaj lia filo portas la azenon sur siaj ŝultroj.

Subite ekpluvas, pluvetas, kaj baldaŭ pluvegas. Ĉiu preteriranto, vidante la strangan spektaklon, ridas, ridegas.