Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Letero de la Tokia Holokaŭsta Centro al ĉina redaktoro

de WA NA

En januaro de 2004 la Literatura Eldonejo de Hunan-provinco de Ĉinio tradukis kaj eldonis “Valizo de Hana” por memori la viktimojn en militoj. Dum la redaktado la redaktoro amikiĝis kun unu el la ĉefroloj de la libro, nome s-ino Fumiko Ishioka, direktoro de la Tokia Holokaŭsta Centro.

Hana kaj Fumiko Ishioka

“Valizo de Hana” enhavas du rakontojn: la unua okazis en militaj jaroj, kaj la dua en pacaj jaroj.

En 1944, 13-jara juda knabino Hana Brady en Ĉeĥoslovakio mortis en gaschambro de la koncentrejo Auschwitz. Ankaŭ ŝiaj gepatroj mortis tie, kaj nur ŝia frato postvivis la masakron. En la valizo estis objektoj de Hana, kaj sur ĝi estis ŝiaj nomo kaj naskiĝdato en la germana lingvo.

Miloj kaj miloj da judaj geknaboj mortis en la koncentrejo, kaj kial Hana estis aparte atentata?

70 jarojn post la morto de Hana, s-ino Fumiko Ishioka aranĝis memorigan aktivadon en la Tokia Holokaŭsta Centro de Japanio kaj montris la valizon de Hana. Preskaŭ ĉiuj vizitantaj geknaboj volis scii, kiu kaj kia estis Hana, kaj kiel ŝi vivis. Por kontribui al “kreo de estonta paco”, la geknaboj fondis organizon “Flugileto”. Petate de la geknaboj, Fumiko senlace enketis pri la mallonga vivo de Hana kaj fine sukcesis aranĝi ekspozicion “holokaŭsto rigardata de infanoj”.

La ekspozicio montris la pentraĵojn faritajn de Hana en la koncentrejo, kiuj esprimis ŝian revon pri paca vivo, kaj la kolĉenon, kiun ŝia patrino faris por ŝi el sekaj panpecoj ŝparitaj en la koncentrejo. Oni invitis la fraton de Hana, la unikan postvivinton de lia familio. Tiam li jam aĝis pli ol 70 jarojn kaj loĝis en Kanado. Kanada televizio diskonigis la rakonton kaj eldonis libron kun la titolo “Valizo de Hana”. La libro havas versiojn en multaj lingvoj.

Letero de s-ino Fumiko

Dum la tradukado kaj eldonado de “Valizo de Hana”, la Literatura Eldonejo de Hunan-provinco de Ĉinio korespondis kun s-ino Fumiko kaj varme invitis ŝin kaj la infanojn viziti Ĉinion.

Jene estas letero de s-ino Fumiko al la redaktoro de la libro Li Yongping:

Kara s-ro Li Yongping,

Mi tre dankas vin pro via amika letero. Mi petas vian pardonon pro mia malfruigo de la respondo, ĉar lastatempe mi forestis de Tokio. Ĉinigo de “Valizo de Hana” ekstreme ĝojigis kaj honorigis min. Mi kore dankas vin pro via invito. Sed en la venonta januaro mi estos okupita de antaŭaranĝitaj aferoj de niaj lernejoj, kaj mi ne povos viziti vin. Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos viziti vian landon.

Mi pensas, ke renkontiĝi kun postvivinto de holokaŭsto kaj aŭskulti ties rakonton pri la tragediaj spertaĵoj eble estos pli signifoplene ol renkontiĝi kun mi. Nun mi faras ion por larĝigi la vidkampon kaj animon de la infanoj pri la mondo. Vivante en malgranda insula lando kun samrasaj homoj, la infanoj bezonas scii malsamajn religiojn, rasojn kaj kulturojn kaj ellerni ĝui iliajn diferencojn.

La infanoj forte reagis leginte la “Valizon de Hana”. Ili reagis en diversaj manieroj. Plejparto de ili neniam aŭdis la vorton holokaŭsto. Leginte tiun rakonton, ili komprenis, ke ili nepre devas oponi kontraŭ antaŭjuĝo kaj senindulgemo en ajna formo kaj krei pacon en Japanio kaj la aliaj lokoj de la mondo. Multaj infanoj skribis al ni. Ili kredas, ke estas same grave memori la historion, ke ilia lando mortigis multajn ĉinojn, koreojn kaj alilandanojn en la milito. La infanoj diris, ke ili elpaŝos por fari ion eblan, por ke la mondo estu pli bela. Iliaj vortoj multe kuraĝigis min.

Mi estas dankoplena, se vi bonvolus diri al mi, kiel vi decidis eldoni tiun libron. Ĉu vi eldonis aliajn librojn pri holokaŭsto por infanoj?

Refojan dankon pro via letero. Mi esperas, ke ni tenos la kontakton. Mi ĝojos aŭdi la impreson de vialandaj infanoj pri la rakonto de Hana.

Koran saluton!

000000000000000Fumiko

2003-12-02