Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Laŭlum prelegis en universitatoj de Nanchang

En la 13-a de majo Laŭlum (Li Shijun), membro de Akademio de Esperanto, venis al Nanchang, chefurbo de Jiangxi-provinco, suda Ĉhinio, kaj faris en Nanchang-universitato prelegon kun la titolo “Esperanto – la Internacia Komuna Lingvo de la Nova Jarmilo”, kion raportis la loka Televida Stacio kaj la reta stacio de la universitato. Gvidantoj de la universitato varme bonvenigis s-ron Laŭlum. Li faris la saman prelegon ankaŭ en aliaj lernejoj de Nanchang, nome la Instrua Universitato de Nanchang, Komputera kaj Ret-teknika Instituto de Jiangxi-provinco, Ĉinmedicina Instituto por Plenkreskuloj de Jiangxi-provinco kaj Polica Kolegio de Nanchang. En la intervujado de la Eduka Televida Stacio de Jiangxi-provinco, li konigis Esperanton, ĝian historion kaj la okazontan 89-an Universalan Kongreson de Esperanto.